Jamajko en la Vintra Olimpiko 2014

La jamajka teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 2 sportistojn. Ili partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la jamajka teamo estis Marvin Dixon. La sportistoj atingis neniun medalon. Fakte ekde la unua apero de jamajka teamo en la vintra olimpiko 1988 ĝis la jaro 2010 ĉiam la lando sendis nur atletojn pri bobado, foje por du- kaj kvar-persona bobo, ĉi-foje nur por du-persona. Post 2010 tio ŝanĝiĝis, sed tamen bobado restis la ĉefa vintrosporta disciplino de la jamajkanoj. Kaj same fakte, neniam en la sep vintraj partoprenoj ĝis 2014 la jamajkanoj iam ajn akiris medalon, ankaŭ poste en 2018 kaj 2022 ne ... la partopreno estas pli simbola. Tial ĝis nun pri la aliaj partoprenoj en vintraj olimpikoj ne keiĝis apartaj artikoloj, por 2014 tamen jes, nur pro tio ke en Soĉi iu fotis bonajn bildojn de la du-persona bobo en la konkuro (ekzemplero videblas sube). Kompreneble, unu el la du bobistoj ankaŭ havis la honoron esti la flagotenanto de la teamo, kaj lia kolego estis la resta teamo.

Jamajko en la Vintra Olimpiko 2014
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi
Flagtenanto:  Marvin Dixon
Sportistoj 2 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Kunordigis la teaman partoprenon la Jamajka Olimpika Asocio.

la jamajka bobada teamo dum la konkuro