James Hamilton (pastro)

James Archibald Hamilton, D.D. (naskiĝis en 1748 en aŭ ĉe Athlone–mortis la 21-an de Novembro 1815 en Armagh) estis irlanda astronomo kaj anglikana pastro.[1]

Li fariĝis rektoro de Kildress kaj fondigis observatorio en Cookstown. Hamilton jam estis membro de la Royal Irish Academy tiam kaj li observis la transiron de Merkuro en 1782. Nevile Maskelyne, la reĝa astronomo, prezentis liajn observaĵojn al la Royal Society.

Hamilton forlasis Kildress en 1784 kaj servis kiel rektoro de Dunbin mallongtempe. Tiam li iĝis ambaŭ trezoristo de Armagh Cathedral kaj rektoro de Creggan. Dum tiu jaro li ankaŭ akiris la gradoj de B.D. kaj D.D. Li renkontis la ĉefepiskopo Richard Robinson tie, kiu mecenatis lin, la astronomion.

En 1790 li iĝis la unua direktoro de la nova Armagh Observatorio, kio ankaŭ estis muzeo. La instrumentoj de tiu observatorio estis faritaj de Edward Throughton. Li unufoje observis tie la 18-an de Julio 1793, laŭ la observoraportoj. La observatorio, malgraŭ la majstra laboraĵo de Throughton, estis subrimedata kaj havis tro malmultajn precizajn instrumentojn. Hamilton ofte loĝis en Bath dum tiu periodo. Ekde 1799 lia asistulo fariĝis Robert Hogg, presbiteriana pastoro. Hamilton kaj Hogg establis solidan reĝimon de observado, sed la subnorma instrumentaro restis problemo.

Hamilton enpostiniĝis kiel dekano de Cloyne en 1804. Hamilton tenis ambaŭ postoj ĝis kiam li mortis la 21-an de Novembro 1815 ĉe la observatorio de Armagh, kion Hogg notis en la observatoria ĵurnalo.

Referencoj redakti

  1. J. A. Bennett, "Hamilton, James Archibald", en Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004. tie ĉi.