James Rezende Piton

brazila esperantisto

James Rezende Piton - naskiĝis la  4-an de aprilo 1970(nun 1970-04-04), do nun 54-jara brazila komputilisto kaj esperantisto. Post esperantistiĝo en 1988, kiel 18-jarulo, li havis intensan agadon por Esperanto en sia naskurbo Campinas. Interalie li de 1995 ĝis 1997 estis estrarano pri informado de TEJO, posteulo de Thomas Pusch, kaj sekve de 1997 ĝis 1999 estis TEJO-komisiito pri Latinameriko. Inter la jaroj 1998 kaj 2003 li redaktis la bultenon AktivAmeriko de la amerika komisiono de UEA, kaj de 2000 ĝis 2010 estis komitatano A de UEA por Brazilo. Aldone li plurjare ankaŭ estis estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo, la brazila landa sekcio de TEJO. Inter 2003 kaj 2013 li rolis kiel Ĉefdelegito de UEA por Brazilo, posteulo de Symilde Schenk Ledon.

James Rezende Piton
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de aprilo 1970(nun 1970-04-04) (54‑jara)
en Brazilo Campinas, Brazilo
Lingvoj Esperantoanglafranca
Nacieco Brazila
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
komputosciencisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton Enprizonigo - krepusko de erao
Aliaj aktivaĵoj BEJO
TEJO
vdr

Ofta preleganto en regionaj renkontiĝoj kaj brazilaj kongresoj de Esperanto, liaj kulturaj agadoj ĉefe rilatas al E-filatelo, kun kolekto pri la lingva problemo kaj Esperanto premiita en brazilaj, portugalaj kaj internaciaj ekspozicioj de la Internacia Filatela Federacio (FIP), al la esplorado de pioniraj bildkartoj (1890-1939) eldonitaj lige al Esperanto aŭ aliaj planlingvoj kaj al skoltismo. Li estas kunlaboranto de Skolta Esperanto-Ligo kaj ofta tradukanto de TED-prelegoj.

Patro de du E-denaskuloj (n. 2003 kaj 2005) kun lia edzino, iama prezidantino de BEJO, Ísis Okabe Piton.