Enprizonigo: krepusko de erao

La libro Enprizonigo: krepusko de erao estas verko de César Barros Leal, laŭ la dua portugallingva eldono esperantigita en 2002 de James Rezende Piton.

Enprizonigo: krepusko de erao
Aŭtoro César Barros Leal
Eldonjaro 2002
Urbo Fortalezo
Eldoninto Edições Democrito Rocha
Paĝoj 151
ISBN 85 7529 084 3
vdr

La libro kolektas notojn kaj pripensojn pri la prizona universo. Ĝia celo estas provizi la debaton pri la fiasko de la malliberiga puno, kun tuta aro da rezultaj pripensoj, kiuj inkluzivas, ekzemple, la humanigon de prizonoj, la elpenson de punaj anstataŭigoj kaj novan komprenon pri la celoj kaj limoj de puna juro, en erao trasemita de necertecoj kaj konsterniĝoj.

La originala titolo de la libro estas Prisão: crepúsculo de uma era (1998). Aperis ankaŭ hispana traduko sub la titolo Prisión: crepúsculo de una era (2000).

Eksteraj ligiloj redakti