Jamna-kulturo

bronzepoka kulturo

La Jamna-kulturoJamnaja-kulturo (la nomo venas el adjektiva formo de la rusa vorto яма, „fosaĵo”) estis malfrua kuproepoka – frua bronzepoka kulturo en la ĉirkaŭo de la riveroj Bug, Dnestro kaj Uralo. La kulturo ekzistis de la 36-a ĝis la 23-a jarcentoj a.K., kiel unuperiodo de la kurgan-kulturo. Ĝin formis karakterize ĉasistoj-bredistoj; nur en la ĉirkaŭo de riveroj okazis kultivado de agro. Postrestis spuroj de kelkaj konstruaĵoj el grundo. La Jamnaja-kulturo estis posteulo de la Hvalinski-kulturo ĉe la meza parto de Volgo kaj la Srednij-Stog-kulturo ĉe la meza parto de Dnepro. El la Jamna-kulturo evoluis en okcidento la katakomba kulturo, en oriento la Srubna-kulturo.

Jamna-kulturo en Eŭropo, 4. jarmilo a.K.

Karakterizaĵoj redakti

Ĝia ĉefa karakterizaĵo estas la entombigo en kurganoj. La kadavroj estis metitaj en la tombejon kun la genuoj klinitaj kaj estis kovritaj per okro. En la kurganoj, la arĥeologoj trovis eĉ plurajn hom-restaĵojn, kelkajn eĉ el pli postaj entombigoj. Oni kunmetis en la tombejon oferitajn (dom)bestojn, kio estas ankaŭ karakterizaĵo de la pra-indoeŭropa kaj pra-indoirana kulturoj.

Kurgan-hipotezo redakti

Marija Gimbutas en sia kurgana hipotezo identigas la Jamna-kulturon kun la malfrua pra-hindeŭropa kulturo. Tiu kaj la antaŭaj Srednij-Stog-kulturo kaj Hvalinski-kulturo estas ebla prahejmo de la pra-hindeŭropa lingvo (Urheimat).