Jan Jacobs

flandra esperantisto (1885-1971)
(Alidirektita el Jan JACOBS)

Jan Jacobs [1] [2] [jakops] (naskiĝis la 2-an de januaro 1885 [3], mortis la 23-an de oktobro 1971[4]) estis flandra Esperantisto el Antverpeno. En 1911 dum la sepa Universala Kongreso, li havis la privilegion paroli kun L.L. Zamenhof [5].

Jan Jacobs
Esperanto-aktivulo, lingvo-instruisto kaj bestoprotektisto
Esperanto-aktivulo, lingvo-instruisto kaj bestoprotektisto
Persona informo
Naskiĝo 1885
en Duffel
Morto 1971
en Antverpeno
Lingvoj Esperanto
Nacieco belgo (flandro)
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Laŭprofesie profesoro de lingvoj, Jan Jacobs estis prezidanto de la "Antverpena Esperanto Propaganda Komitato"; antaŭe li estis prezidanto de la iama tre aktiva grupo "La Suda Lumo" [6], "Geinstruistoj-Esperantistoj" kaj "Flandrema Grupo Esperantista". En kunlaboro kun tri gekolegoj li verkis kurson por memlernado de Esperanto. Krom tio li faris multajn kursojn kaj paroladojn pri kaj en Esperanto. Gesinjoroj Jacobs partoprenis en dek Universalaj Kongresoj. Jan Jacobs ludis gravan rolon en la loka kaj internacia movado por bestprotektado, kaj estante la unua vicprezidanto de tiu organizaĵo, li preterlasis neniun okazon por akceli la uzadon de Esperanto en la internaciaj kunvenoj.

Jan Jacobs estis membro kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio.

Ankaŭ lia edzino, kiu mortis en 1968, estis vigla esperantistino [7].

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bildo, FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-267
  2. Heroldo de Esperanto, n-ro 9(1339) paĝo 2 - 16 majo 1962
  3. Arĥivaĵoj en la FelixArchief, Antwerpen.
  4. 1972, Esperanto, 793 (1), paĝo 17
  5. Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982 paĝo 14
  6. Belga Esperantisto vol. 4, 1912, n-ro 42, p. 140
  7. Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982, paĝo 14

Bibliografio redakti

  • Jabobs, Jan 1939 : Antwerpen, la historia belga urbo de Esperanto, in : Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantisto, pp. 80-91.