Jannes Markus Mabesoone

Prof. D-ro. Jannes Markus Mabesoone (naskiĝis la 18-an de septembro 1931 en Amsterdamo- mortis la 1-an de aŭgusto 2014 en Recifo) geografo, estis nederlanda esperantisto loĝante en Brazilo. o. Li diplomiĝis pri fizika geografio ĉe la Universitato de Amsterdamo, en 1956, kaj doktoriĝis pri geologio ĉe la Universitato de Lejdeno, Nederlando, en 1963. Translokiĝinte al Brazilo, li fariĝis profesoro ĉe la Federacia Universitato de Pernambuko, en 1963. Li kunfondis la postgradan programon pri geologio ĉe tiu universitato, en 1973, kaj tie emeritiĝis 1995. Li aliĝis al Pernambuka Esperanto-Asocio (PEA), kies vicprezidanto li estis de 1987 ĝis 1989 li estis vicprezidanto de PEA kaj ĉefredaktoro de ties oficiala organo Pernambuco Esperantista. En 1991 li fariĝis prezidanto de PEA kaj restis en tiu posteno ĝis 1992.

Jannes Markus Mabesoone
Persona informo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Verkado

redakti

Li daŭre kontribuis al la artikoloj pri geologio kaj geografio de Plena Ilustrita Vortaro. Li kontribuis por la disvastigado de Esperanto en sciencaj medioj. En 1987, okaze de la centjariĝo de la Internacia Lingvo, li publikigis la sepan volumon de la revuo Geologio Internacia, aŭspiciitan de PEA kaj de la Geologia Departemento de Federacia Universitato de Pernambuko. Tiu 95-paĝa volumo konsistis el ok artikoloj verkitaj de esploristoj el sep landoj, kaj Mabesoone verkis du el ili, titolitajn Resuma Historio de la Tero kaj Geologia Historio de Brazilo.

Dum jaroj li kunlaboris al tiu periodaĵo, verkante por ĝi plurajn aliajn artikolojn: Formiĝo de maraj kalkoŝtonoj em tropikaj akvoj: ekzemplo de Nordorienta Brazilo (vol. 1, 1968); Demetiĝa medio de la paleo- ĝis mezozoikaj sedimentoj em la baseno Piauí-Maranhão, Brazilo (vol. 2, 1972); Kenozoikaj deponiĝ-sistemoj en la Nordorienta Brazilo (vol. 5, 1984); Kvaternaro en tropika Brazilo (vol. 6, ]1987); Nordorienta Brazilo kaj la malfermiĝo de Atlantika Oceano (vol. 8, 1990); Cikleco en la geologia evoluado de la Tero (vol. 10, 2007).

Premioj kaj omaĝoj

redakti

En 1976, li ricevis la premion José Bonifácio de Andrada e Silva, la plej altrangan omaĝon de Brazila Geologia Societo, kiu celas distingi tersciencistojn, kiuj kontribuis al la disvolvo kaj antaŭenigo de geologia scio per esplorado kaj gvidado en sciencaj kampoj. En 1981, li ricevis medajlon okaze de la tridekjariĝo de [[Brazila Konsilantaro pri Esploroj kaj Teknologio]] (CNPq).

Pro lia vasta kontribuo al la solidigo kaj fortikigo de la Esperanto-movado en Pernambuko, li ricevis, en 2013, la premion Methódio Maranhão de PEA.

Referencoj

redakti