Jaramillo de la Fuente
Jaramillo de la Fuente [ĥaraMIljo delaFŬENte] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Jaramillo de la Fuente signifus Sisimbrejo de la Fontano, kaj tiukadre aperas fontano en la municipa blazono.
Jaramillo de la Fuente | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 42 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 7′ N, 3° 19′ U (mapo)42.114722222222-3.3125Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 069 m [+] | ||
Areo | 21,56 km² (2 156 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jaramillo de la Fuente [+] | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 42 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, pilorio, hufumejo, fosilioj kaj fontano.