Jaro-Jaĥa minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 30 km nord-oriente de la vilaĝo Urengojo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1985 kaj ekspluatata ekde 2015.

Jaro-Jaĥa minejo
ruse Яро-Яхинское месторождение
Situo: Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 66° 15′ 37″ N, 78° 42′ 55″ O (mapo)66.26027777777878.715277777778Koordinatoj: 66° 15′ 37″ N, 78° 42′ 55″ O (mapo)
Jaro-Jaĥa minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Jaro-Jaĥa minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Jaro-Jaĥa minejo
Jaro-Jaĥa minejo
Jaro-Jaĥa minejo (Rusio)
Jaro-Jaĥa minejo (Rusio)
DEC
Jaro-Jaĥa minejo
Jaro-Jaĥa minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1985
Ekspluatado: ekde 2015
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 180,6 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Arktikgaz
vdr

Geologio redakti

La minejo estas ligita al Jaro-Jaĥa levaĵo ene de la nord-okcidenta depresio de Ĥadir-Jaĥa monoklinalo. Ĉeesto de nafto kaj tergaso estas registritaj en la terigenaj sedimentaĵoj de malsupra kretaceo je la fundo 3070-3398 m. Estas registritaj 5 kuŝejoj, inkluzive de 2 gasokondensataj kaj 3 naftogasokondensataj kuŝejoj en la tavoloj BT6/0, BT6, BT7-8, BT10 kaj BT11. La kuŝejoj estas tavolaj volbaj, litologie ekranitaj kaj havas komplikan geologian strukturon.

La naftogasokondensata tavola volba kuŝejo de la tavolo BT6 troviĝas je la fundo 3084-3152 m, ĝia grandeco estas 21,5 x 14,5 m, amplitudo 67,2 m. La gasosaturita dikeco estas 22,4-26,4 m, la naftosaturita dikeco varias de 2,0 ĝis 14,8 m, poreco 14%, gasosatureco 0,75, la komenca tavolpremo 30,77 MPa. Gasonafta kontakto estas registrita je la absoluta marko de -3076 ĝis -3085 m, akvonafta kontakto de -3084 ĝis -3102 m. Konsisto de la gaso: metano 88,4-86,9%, etano 7,6-9,6%, propano 2,96-3,33%, butanoj 1,06-1,19%. Enhavo de la gasokondensato estas 140 gramoj/m³.

La naftogasokondensata tavola volba kuŝejo de la tavolo BT7-8 troviĝas je la fundo 3126-3206 m, ĝia grandeco estas 22 x 15,5 m, amplitudo 72 m. Gasosaturita dikeco estas 0,6-35,8 m, poreco 14%, naftosaturita dikeco 3,2-22,4 m, gasosatureco 0,76, la komenca tavolpremo 31,05 MPa. Gasonafta kontakto estas registrita je la absoluta marko de -3126 ĝis -3128 m, akvonafta kontakto de -3130 ĝis -3160 m.

La naftogasokondensata kuŝejo de la tavolo BT10 troviĝas je la fundo 2553-3303 m, ĝia grandeco estas 19,5 x 12 km, alteco 40 m. Gasosaturita dikeco estas 10,6 m, poreco 18%, la komenca tavolpremo 32,37 MPa. Enhavo de gasokondensato estas 173 gramoj/m³.

La gasokondensata tavola volba kuŝejo de la tavolo BT11 troviĝas je la fundo 3351-3398 m, ĝia grandeco estas 12,5 x 3,5 m, alteco 42 m. Gasosaturita dikeco estas 4,5 m, poreco 15%, la komenca tavolpremo 33,86 MPa. Enhavo de gasokondensato estas 173 gramoj/m³.

En 2002 la gaskapacito estis taksita je 180,6 miliardoj da kubaj metroj, la ekspluatado fare de Arktikgaz komenciĝis en 2015.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Яро-Яхинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 522–523. ISBN 5-85270-327-3.