Jaroslav Kuzník (naskiĝis la 7-an de julio 1929 - mortis la 26-an de junio 2006 en Opava) estis ĉeĥa esperantisto, kiu en pasinteco ĉefrolis en la ĉeĥa junulara E-movado.

Jaroslav Kuzník
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1929 (1929-07-07)
en Opava
Morto 26-an de junio 2006 (2006-06-26) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li naskiĝis en Opava. Esperanton li ellernis en la unua postmilita kurso, kiu okazis en Opava en la jaro 1947 kaj post frekvento de la kurso en Somera Esperanto Kursaro en Rožnov li fariĝis instruisto de la lingvo (1950)

Li baldaŭ fariĝis grava kaj oferema funkciulo de nove naskita Loka grupo de EA ČSR en Opava, plenumante taskojn de ĝia sekretario. Li ekredaktoris la kluban cirkuleron "Informační list - Oběžník" (Informa folio - Cirkulero, 1950 -1951) kaj ĉeestis preparon kaj organizon de junularaj SET-oj en Žimrovice (1952-1954).

Post likvido de la landa asocio EA ČSR en 1952 transprenis iniciatemon la junularo, kiu bone tutŝtate organiziĝis kaj gvidis la ĉeĥoslovakan esp.-movadon. La 4-a landa jarkonferenco en Hradec apud Opava (1953) elektis s-anon Kuzník kiel ĉefdelegiton, la funkcion li plenumis du sinsekvajn jarojn. Lige kun tiu li transprenis ankaŭ la redaktadon de Tagiĝo (1953-1956), kiu estis "neoficiala" organo de la ne nur junulara movado en nia lando - post ĉesigo de ĝia antaŭlo Junularo, agu!.

Post sia rezigno s-ano Kuzník gvidis Esperanto-klubon en Opava ĝis transdono de tiu funkcio al Vlastimil Kočvara. Longajn jarojn li ankaŭ funkciis kiel delegito kaj fakdelegito de UEA en Opava.