Jaroslav Polenský

Jaroslav Polenský (naskiĝis 1921 – mortis la 19-an de decembro 1985 estis ĉeĥa esperantisto, laŭprofesie instruisto, doktoro pri pedagogio (PaedDr).

En la jaroj 1982-1984 li estis prezidanto de la pedagogia sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Esperanton li instruis en SET Lančov. Li estis ankaŭ membro de ekzamena komisiono de ĈEA.


Verkoj redakti

  • Učebnice esperanta pro začátečníky (Esperanto-lernolibro por komencantoj, České Budějovice 1983, ilustris Miroslava Tomečková)
  • Ridetu, ridu, ridegu (EK „La Progreso“ České Budějovice, 1984, ilustris Miroslava Tomečková)
  • Instruado de Esperanto (prelego por pedagogia seminario en SET Lančov 1984, teksto konserviĝis)
  • Ĉu esperanto estas facila lingvo? Psikologiaj vidpunktoj en instruado de Esperanto. (prelegoj por pedagogia seminario en SET Lančov, 1985, la teksto ne konserviĝis, nur konciza resumo)

Traduko redakti

  • A. Kubata: Bukedo de rememoroj (En: Blovorkestro de Kubata, ĈEA-kongreso, Pardubice 1982)


Fontoj redakti

  • Verda Familio, 1/1986, p. 6, EK Mnichovo Hradiště (enhavas nekrologon kun mortodato)
  • Starto, 4/1984, 4-5/1985, informo pri pedagogia seminario, kie d-ro Polenský prelegis.
  • Zpráva o činnosti pedagogické sekce Českého esperantského svazu za rok 1984 (informo pri ped. seminario 1984 kun resumoj de prelegoj)
  • Pedagogia seminario de ĈEA 1985 (stencilita raporto de pedagogia sekcio)