Jaroslav Suchánek (esperantisto)
ĉeĥa esperantisto kaj ambasadoro
Jaroslav SUCHÁNEK (naskiĝis la 26-an de januaro 1955 - mortis la 7-an de julio 2024) estis ĉeĥa esperantisto en Ostrava, doktoro pri natursciencoj, iama ĉeĥa ambasadoro en Aŭstralio.
Jaroslav Suchánek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1955 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Ĉeĥio ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto diplomato esperantisto fizikisto ![]() |
Kiam en 1997 okazis en Adelajdo la 82-a UK, la partoprenantojn surprizis ĉeĥa ambasadoro, kiu alparolis la kongreson per flua Esperanto. Montriĝis, ke li estas multjara esperantisto, kaj kvankam li nun vivtenas sin per instruado de la angla kaj tradukado el la angla en la ĉeĥan, li aktive partoprenas esperantistan vivon en Ostrava.
Plurfoje li jam estis invitita al radio aŭ televido, por diri kelkajn vortojn pri Esperanto.