Jean-Antoine Allier

Jean-Antoine Allier (n. la 5-an de majo 1768 - m. la 7-an de aprilo 1838) estis franca politikisto.

Jean-Antoine Allier
Persona informo
Naskiĝo 5-a de majo 1768
en Embrun
Morto 7-a de aprilo 1838
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Hautes-Alpes
Dum 1831 – 1837
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Antoine estis ĝenerala kasisto en okupita Nederlando dum la Unua Franca Imperio, sed sekve perdis sian postenon pro la burbona Resurtronigo. Li fariĝis opozicia kaj maldekstra deputito de la departemento Hautes-Alpes en la periodo de la julia monarkio, de 1831 ĝis 1837. Lia filo Antoine Allier ankaŭ fariĝis deputito de la sama departemento.

Fontoj redakti

  • Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)