Jean-Pierre Ducloyer
franca esperantisto
Jean-Pierre Ducloyer estas franca esperantisto, kiu vivas en Quimper (bretonlingve Kemper). Ĝis la pensiiĝo li laboris kiel profesoro pri la germana lingvo. Li ankaŭ agadas pri esperanto kiel preleganto, prizorganto en internaciaj esperanto-staĝoj (Internaciaj Renkontoj de Pluezek), tradukisto kaj korektisto.
Jean-Pierre Ducloyer | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Interalie, li tradukis la libron de Zéfirin Jégard: Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo.