Jehan DANIEL aŭ pli simple Majstro Mi(l)tou (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1480 en Potevio, mortinta en 1550 en Angers) estis franca komponisto kaj romkatolika pastro en la Diocezo de Maine (regiono de Le Mans).

Jehan Daniel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1479 (1479-11-30)
en Potevio
Morto 30-an de novembro 1549 (1549-11-30) (70-jaraĝa)
en Angers
Lingvoj meza franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Ekde la junulaj jaroj li havis protektanton nome la dukon de Laval Guy la 16-a. En ties kortego Daniel prezentiĝis kiel membro de la orkestro duka, kion imputas lia verko farita en honoro de la mortinta duko en 1531. En la jaro 1517-a Daniel estis en Angers kie li ŝajne rivecis postenon pere de anoj de la familio Daillon estanta tre proksima al la Laval-anoj. Eble Daniel apartenis al la deĵorantaro de la Katedralo Sankta Maŭrico kiel psalmisto kaj sacerdoto helpanta. Ĉiukaze Daniel certe estis en 1518 en Nantes (surloke li restis ĝis 1540) komisiite organizi spektaklojn okaze de la urbovizito de lia reĝa moŝto Francisko la 1-a. Daniel tiam verŝajne estis ĉefa orgenisto de la Kirko Nia Sinjorino. Daniel verkis ankaŭ la kupleojn kantotajn de la marŝantoj en la pinto de la procesio de la en la urben eniranta reĝo. Konatas ankaŭ liaj kristnaskaj kantoj uzantaj popularajn melodiojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • Les noëls de Jean Daniel dit maître Mitou,... : 1520-1530. Précédés d'une Étude sur sa vie et ses poésies / par Henri Chardon,... Le Mans : impr. de B. Monnoyer, 1874, LXX-65 p. ; in-8, Textes en moyen français et en français contemporain ;
  • Ordre funèbre triomphant et pompe pitoyable tenue a l'enterrement de feu le comte de Laval et amiral de Bretagne et lieutenant du roi. 1531, kie ja senteblas persona tristeco de la komponisto.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jehan Daniel en la franca Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti