Jejuno (latine ieiunum) estas parto de la maldika intesto, inter la duodeno kaj ileo. Ĉe homa plenkreskulo ĝi longas ĝenerale 2–8 m kaj havas pH-valoron inter 7 kaj 8 (neŭtrala aŭ milde baza).

Jejuno
Maldika intesto
Maldika intesto
Maldika intesto
organa tipo • klaso de anatomia ento
latine ieiunum
de Gray subject #248 1170
sistemo digesta
vaskulo/j jejuna arterio
vejno/j jejunaj vejnoj
prekurzoro meza intesto
MeSH Jejunum
vdr

Dum la komenco de jejuno estas bone difinebla per ’’Flexura duodenojejunalis’’ ĉe alto de la dua lumba vertebro, la limo inter jejuno kaj ileo estas anantomie ne precize distingebla.

La interna surfaco de jejuno (ties mukoza membrano) havas la elkreskaĵojn de t.n. viloj (villi), kiuj donas la absorban surfacon. Ĝi diferencas de la duodeno pro manko de la Brunner-a glando.

Vidu ankaŭ redakti