Jekaterina Georgijevna Ponomarjova

Jekaterina Georgijevna Ponomarjova (cirile Екатерина Георгиевна Пономарёва; * 1887, † ?) estas homo kaj honora civitano de la germana urbo Hoyerswerda.

Jekaterina Ponomarjova estas patrino de la rusa soldato Pjotr Ivanovitŝ Ponomarjov, kiu mortis en aprilo 1945 dum batalo pri Hoyerswerda. Ŝi naskiĝis en Serov en montaro Uralo.

Jam ŝia edzo mortis en 1919 dum Civita Milito en Rusio. Poste ŝi sola kreskigis siajn du filojn, sed perdis ambaŭ dum la Dua Mondmilito.

En la 25-a de aprilo 1973 ŝi 86-jaraĝa alvenis la stacidomon de Hoyerswerda kaj per germanlingva slipeto en mano serĉis la tombon de sia plej juna filo. Kiam ŝi trovis ĝin en la honora tombejo de Hoyerswerda, ŝi hejmenportis iom da tero.

Okaze de dua vizito la urba parlamento de Hoyerswerda distingis sinjorinon Ponomarjova per honora civitaneco en la 7-a de majo 1975.