ERNST Jenő estis hungara ĵurnalisto, stenografisto naskita en Temesbökény la 12-an de januaro 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 26-an de februaro 1944.

Kariero redakti

Jenő Ernst estis interna kunlaboranto de la Magyar Távirati Iroda (Hungara Telegrafia Ofico) kaj de la Budapesti Tudósító (Budapeŝta Informilo). La stenografion de Gabelsberger-Markovits-speca li lernis en la ĉefreĝa mezlernejo de Temeŝvaro, poste en la Universitato de Budapeŝto li havigis diplomon pri lingvoj hungara, germana kaj franca. Li partoprenis ankaŭ stenografikonkursojn, egale perfekte li skribis en ĉiuj tri lingvoj. Li priokupiĝis ankaŭ la historion de la stenografio.

Libroj redakti

  • Perényi Adolf élete és gyorsírástörténeti jelentősége (Bp., 1932);
  • Vikár Béla élete, kora és gyorsírástörténelmi szerepe (Bp., 1941).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon