Jenő Orlay
Jenő Orlay [orlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orlay Jenő estis hungara drumisto, ĵazmuzikisto, ŝlagrokomponisto, tekstopoeto, orkestrestro. Lia origina familia nomo estis Obendorfer. Lia moknomo estis Chappy [ĉepi], poste Csöp[p]i [ĉopi], ĉar li estis malaltstatua (komprenu: etulo).
Jenő Orlay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Obendorfer Jenő |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de marto 1973 (67-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • jazz drummer |
Jenő Obendorfer[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de marto 1973 en Munkeno.
Biografio redakti
Jenő Orlay komencis sian karieron kiel aktoro, poste dancisto en amuzejo en sia naskiĝurbo. Intertempe li lernis drumadon, en la 1920-aj jaroj li estis ano en orkestro de Arthur Briggs. En 1934 li edziĝis en Surabajo. En la 1940-aj jaroj li estis orkestrestro de populara ĵazorkestro, kie li drumadis. Li koncertis precipe eksterlande, hejmenveninta li estis dirigento kaj dancisto en elitaj amuzejoj. Li ankaŭ komponadis ŝlagrojn.
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Rozmaring (1938)
- Erdélyi kastély (1940)
- Ágrólszakadt úrilány (1943)
- Egy pofon, egy csók (1944)
Lia libro redakti
- Jazzdobbal a világ körül (1943)
Elektitaj ŝlagroj [1] redakti
(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)
- Ezt a nagy szerelmet tőled kaptam én
- Tavasszal kell a szerelem
- Egész Pest rajtam nevet
- Örökké elkísér az első szerelem (1953)
- Tedd ide, tedd oda