SÁNDOR Jenő (ŝa:ndor) hungara komponisto naskita en Székelykeresztúr la 30-an de junio 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de decembro 1978.

Biografio redakti

Jenő Sándor la mezlernejon finis en Nagyenyed. Li establis lernantorkestron 15 jaraĝe. En Kolozsvár li finis juron en 1913. Li translokiĝis Budapeŝton en novembro de 1918. Liaj anuaj kantoj naskiĝis en la komenco de la 20-aj jaroj, la kanto Halványsárga rózsát bokrétába szedtem havis landskalan sukceson. Kun teksto de Andor Szenes 1930 oni prezentis en la budapeŝta teatro Városi (hodiaŭ Erkel) Színház liajn du operetojn. Li komponis kantojn ankaŭ por la tekstoj de Dezső Keller. Ekde 1920 li violonludis, establis popolmuzikorkestrojn.

Komponaĵoj ĉefaj redakti

  • Halványsárga rózsa, opereto, 1930,
  • Weekend, opereto.

Fonto redakti