SZEMÁK Jenő [sema:k] estis hungara juristo. Li naskiĝis la 4-an de februaro 1887 en Sibio kaj mortis la 30-an de julio 1971 en McIntosh (Usono.

Biografio redakti

Jenő Szemák finis juron en la Universitato de Koloĵvaro. Dum la unua mondmilito li estis profesoro de la reformita jurakademio de Máramarossziget. Post la Traktato de Versajlo en 1920 la aŭtoritatoj elpelis lin el Rumanujo. En Budapeŝto li paŝis en servo de justicafero (1925), poste li estis konsilantprezidanto (1927), sekundarprezidanto (1938), pli poste prezidanto de tribunalo (1939–44). Post la faŝista puĉo la 15-an de oktobro 1944 li estis Kuria prezidanto (10-a de novembro 1944 - aprilo 1945). Sub lia gvido estis faritaj pluraj politikaj procesoj de gravaj personoj: Zoltán Szántó kaj liaj kunuloj (1927); proceso Mátyás Rákosi (1935). Post 1945 li forlasis Hungarujon kaj ekde 1954 li vivis en Usono. Li prelegis en la Universitato South Californio.

Literaturo redakti

  • Szántó Zoltán: Egy per – ötven év távlatából (Bp., 1978).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]