Jeronimas Laucius
Jeronimas Laucius (naskiĝis la 1- an de januaro 1946 en Glebauskai) estas litova inĝeniero, ĵurnalisto, porinfana verkisto, eldonisto kaj redaktoro.
Jeronimas Laucius | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1946 (77-jara) | |
Ŝtataneco | Litovio [#] | |
Alma mater | 1968 [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
VerkaroRedakti
Unue li verkis edukajn librojn por infanoj „Kas pastatė namą“ (Kiu konstruis la domon), „Aš elektra“ (Mi estas elektro), „Milžino gimimas“ (Naskiĝo de giganto), poste li publikigis kolekton de malgrandaj literaturaj ĝenroj - aforismoj, miniaturoj, noveloj.
Li plejparte kreis fabelojn, en kiuj estas klara opozicio inter bono kaj malbono. Krome li publikigis infanajn teatraĵojn, poemojn, kantajn kaj lulkantajn kolektojn kune kun la komponisto Rymantas Mikelskas.
Liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto kaj al la angla, belorusa, pola, franca, rusa kaj germana.
EsperantoRedakti
Jenaj libroj de Jeronimo Laucius estis eldonitaj en Esperanto: La tria frato Teoristo (2003), Veturu al Piedpilklando! (2003) kaj Libro de Leono (2003)[1].
ReferencojRedakti
- ↑ (en) Jeronimas Laucius: "I am glad that the title page of each book says that it has been translated from Lithuanian.[rompita ligilo]" (Jeronimas Laucius: "Mi ĝojas, ke la titopaĝo de ĉiu libro diras, ke ĝi estis tradukita el la litova."), Litova Unio de Ĵurnalistoj (LUJ), la 2-an de marto 2021