D-ro Jerzy W. JARMASZ (1939-2002) naskiĝis en Pollando sed mortis en Otavo (Kanado). Li membris en UEA de 1964, kaj inter 1972 kaj 1995 estis ĝia delegito en Otavo. Li ankaŭ estis longtempa membro de Kanada Esperanto-Asocio kaj servis kiel ĝia kasisto dum 1968 kaj 1969.