Jezuita kolegio (Erfurto)

La prospera agado de la jezuitoj en la Jezuita kolegio de Erfurto almenaŭ konstruaĵe ankoraŭ videblas je la komenco de la urbokerna Schlösser-strato.

Jezuita kolegio
monaĥejo
konvento
religia komunumo Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 50° 58′ 35″ N, 11° 2′ 0″ O (mapo)50.976411.0333Koordinatoj: 50° 58′ 35″ N, 11° 2′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Erfurto
Jezuita kolegio (Erfurto) (Centra Erfurto)
Jezuita kolegio (Erfurto) (Centra Erfurto)
DEC
Lokigo de Centra Erfurto en Erfurto
Map
Jezuita kolegio (Erfurto)
vdr
La eksa jezuita kolegio kun fasado de 1738 en la Schlösserstraße nr. 7. Maldekstre en la fono estas la Anger-placo.

Historio

redakti

La jezuitoj fondis en 1611 lernejon en Erfurto, kiu establiĝis en la konstruaĵoj de la iama Regler-konvento.

Komence la lernejo havis 5 klasojn, al kiuj aldonitis en 1618 supera klaso. Agnosko oficiala faritis en 1619, kiam jam pli ol 100 lernantoj frekventis la edukejon.

Antaŭ la okupacio sveda la ordeno forlasis la urbon en 1631, por reveni en 1658 pliintensigonte la laboron. Tiam estis 12 membroj en la urbo kun la sekvontaj funkcioj: 6 animzorgantaj pastroj, du instruistoj kaj kvar fratoj.

Nova konstruaĵo konstruitis en 1731 uzata loĝien ĝis la abolicio de la kongregacio en 1773. Ekde 1822 la konstruaĵo kolegia fariĝis lernejo.

Priskribo

redakti

Ĝi nombriĝas al la plej gravaj barokstilaj konstruaĵoj en la urbo kaj havas ege belan fasadon rigardanta al Schlösser-strato (videalvide de la preĝejo de Sankta Laŭrenco. La orienta fasado iĝis pli domina nur en 1977, kiam malkonstruitis domoj antaŭ ĝi. Ĝi tamen estas multe pli modesta, najbarante pli frue al mallarĝa strateto.

Hodiaŭ la eksa kolegio gastigas diversajn aferojn, i.a. danclernejon kaj picejon.