Jisr aŝ-Ŝugur (arabe: جسر الشغور, prononcita [dʒɪsr aʃˈʃuɣuːr], turka: Cisr eş-Şuğur ankaŭ literumita Jisr al-Shughour) estas urbo en la Idlib gubernio en nordokcidenta Sirio. Situante ĉe alteco de 170 metroj super marnivelo sur la Orontes rivero, la urbo estis loĝita de 44,322 homoj en 2010. [1] Jisr estis delonge grava haltejo en komercaj itineroj kaj situas sur la ĉefa vojo inter Latakio, 75 kilometrojn okcidente kaj Halepo 104 kilometrojn oriente. Lokita en la riĉa aluvia ebenaĵo de la valo Ghab ĉe la orienta flanko de la montoj An-Nusayriyah (ankaŭ konata kiel la Jebel Ansariye), la areo estis kontinue loĝata dum pli ol 10.000 jaroj. La antikva urbo Qarqar laŭsupoze estis situanta kelkajn kilometrojn sude de la moderna urbo, kiu estis establita en helenismaj tempoj kiel la urbo Seleucia ad Belum. La romanoj nomis ĝin Niaccuba kaj konstruis tie trans la rivero Orontes.

Jisr al-Ŝugur
urbo • populated place in Syria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 44 322  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 49′ N, 36° 19′ O (mapo)35.81258533734136.317605276749Koordinatoj: 35° 49′ N, 36° 19′ O (mapo) [+]
Alto 170 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Jisr al-Ŝugur (Sauda Arabio)
Jisr al-Ŝugur (Sauda Arabio)
DEC
Jisr al-Ŝugur
Jisr al-Ŝugur
Situo de Jisr al-Ŝugur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jisr ash-Shugur [+]
vdr

Referencoj redakti

  1. Günümüzde Siriaj turkmenoj. — Suriye’de Değişimin Ortaya Çıkardığı Toplum: Suriye Türkmenleri, p. 21 ORSAM Rapor № 83. ORSAM – Ortadoğu Türkmenleri Programı Rapor № 14. Ankaro — Kasım 2011, 33 paĝoj.