Johann Georg Abicht

Johann Georg ABICHT (naskiĝinta la 21-an de marto 1672 en Königsee, mortinta la 5-an de junio 1740 en Wittenberg) estis germana teologo kaj orientalisto.

Johann Georg Abicht
Persona informo
Aliaj nomoj Hebraeophilus
Naskiĝo 21-an de marto 1672 (1672-03-21)
en Königsee
Morto 5-an de junio 1740 (1740-06-05) (68-jaraĝa)
en Wittenberg
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Jena kaj Lepsiko Abicht iĝis ĉe la Universitato de Lepsiko docento pri orientalaj lingvoj en 1702; en 1707 Abicht fariĝis estro gimnazia kaj pastoro ĉe la Preĝejo Sankta Triunuo (Gdansko). En 1729 li iĝis generalsuperintendanto kaj unua profesoro pri teologio kaj pastoro ĉe la Mario-kirko en Wittenberg.

Li estis brila fakulo pri orientaj lingvoj kaj kono de hebreaj antikvaĵoj. Inter la multo de liaj skribaĵoj estas la plej konata verko Methodos linguae sanctae (Lepsiko 1718).

Fonto redakti

Artikolo "Abicht, Johann Georg" far Bernhard Anemüller ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 1 (1875), p. 20–21 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti