Johann SCHMIDERER, naskiĝinta en 1868 en Bairau (Lofer), mortinta en 1944, estis aŭstra verkisto kaj teologo.

Johann Schmiderer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1867 (1867-11-30)
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (76-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La pilgrimadlokoj Maria Kirchental en Pinzgau, kie Schmiderer estis seminariestro.

Vivo redakti

Li estis lernanto ĉe la renomita ĉefepiskopa gimnazio Borromaeum en Salcburgo, sacerdotiĝis en 1892 kaj fariĝis samloke katedrala ĉefpredikisto en 1908 por dek jaroj. Inter la jaroj 1918 kaj 1938 li estis ĉefpastro en la pilgrimadparoĥejo de Maria Kirchental en St. Martin bei Lofer.

Kiel verkisto li prikantis per multaj kantoj sian hejmregionon. Multaj poemoj publikiĝis ĉe Deutscher Hausschatz, ĉe Rupertikalender kaj en diversaj edifaj gazetoj. Li estas kvazaŭ pioniro en la neartaĉa, nekiĉa edifa literaturo por la junularo katolika kunigante spiritaĵojn kun spiroraba kaj fascina romana intrigaro.

Verkoj redakti

  • Hans von Bairau, Aus meinen Zwanzigerjahren, 1905
  • Vom Singen der Achen (antologio parte dialekta, ekz. Da Mond, Andreas Hofers letzter Brief, An Anton Faistauer, Im Untersberg)
  • Am Tische des Herrn (historioj por junuloj)
  • Tauerngold
  • Salzburger Geschichten

Fonto redakti

Josef Lahnsteiner, Mitterpinzgau, memeldono, Hollersbach 1962, p. 410