Johannes Rosenfeldt

estona ekonomikisto

Johannes Rosenfeldt - prononco [joHAnes RO:znfelt], de 1940 ĝis 1944 Johannes Raudava, naskiĝis la 30-an de oktobro 1894 en Talino/Revalo, mortis la 5-an de aprilo 1944 en Talino/Revalo) estis estona ekonomikisto. Lia patro estis la butikisto Mart Rosenfeldt (1865-1943), kaj lia patrino Leena Rosenfeldt, naskonome Krivel (1872-1946). Post la elementa kaj meza lernejoj, fine de 1914 li komencis sekvi unujarajn vesperajn kursojn ĉe la Talina Lernejo de Komerco, kaj en januaro 1916 li studentiĝis kiel eksterulo ĉe la komerca sekcio de la Talina reallernejo Peetri. De septembro 1915 ĝis li estis alvokita por militservo en januaro 1916, li laboris kiel helpkontisto en la Talina departemento de la Rusa Agrikultura Banko.

Johannes Rosenfeldt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1894 (1894-10-30)
Morto 5-an de aprilo 1944 (1944-04-05) (49-jaraĝa)
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr
la historia konstruaĵo de la centra Banko de Estonio

La partoprenis la Unuan Mondmiliton: En 1917, li studentiĝis ĉe la Paŭla Milita Altlernejo kaj tiam servis en la regimentoj estonaj en Vicebsko ĝis 1920 - kvankam la Estona Deklaro de Sendependo jam proklamiĝis en februaro 1918, daŭris ĝis 1920 ke la nova estona respubliko estis vere stabila kaj ĉesis provoj de ĉirkaŭaj armeoj konkeri ĝin.

olimpika afiŝo

Reen en Estonio, li studentiĝis en la vesperaj studoj ĉe la komerca ministerio de la fakultato de juro de la Universitato de Tartu, ĝis li studentiĝis ĉe la fakultato de ekonomiko de la universitato en 1928.

Paralele al tiuj studoj, ekde majo 1921 li laboris ĉe la centra Banko de Estonio. De 1922 ĝis 1928, li estis oficisto en la sekcio pri pruntado de la centra banko, de 1928 ĝis 1933, estro de la kurentkonta fako kaj eksterlanda departemento, de 1933 ĝis 1940 direktoro kaj estrarano, kaj de 1941 ĝis 1943 manaĝero. De 1943 ĝis 1944 li estis direktoro de la Estona Centra Banko kaj estro de la banka sekcio de la Estona Komerca Ĉambro. En 1933, li estis nomumita kiel reprezentanto de centra banko en la Konsilio de la Ŝtata Ŝparfonduso. Lia subskribo estas sur la estonaj 10-kronaj monbiletoj de 1937 kaj 1940 kaj la 100-kronaj monbiletoj de 1935.

En 1924, li geedziĝis kun Agnia, naskonome Kuusik (1904-1993), kaj ili havis tri filinojn. En 1939, li aĉetis la loĝejon de malnovaj servistoj de la kastelo Kadrioru sur Poska strato por sia familio.

Johannes Rosenfeldt portis la estonan flagon ĉe la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen, Nazia Germanio, sed li ne partoprenis kiel atleto.

Fontoj redakti

  • Tiu ĉi teksto principe baziĝas je la estona vikipedia teksto samnoma laŭ la stato de la 22-a de julio 2022.