Johannes van Keulen

Johannes (= Jan) van KEULEN (1922 - mortis la 21-an de aŭgusto 1989 en Vlaardingen, Nederlando) estis UEA-fakdelegito kaj multjara redaktoro de la revuo Dia Regno de K.E.L.I..

Okaze de la televida kurso de Teleac, Nederlando, pri Esperanto en 1971/72, formiĝis grupeto ĉe lia hejmo, kie lokaj (novaj) esperantistoj sufiĉe longan tempon kunvenadis por lerni la lingvon. Pli poste grupeto el ili, tradukadis serion da bibliaj komentaĵetoj, kiuj aperis felietone en Dia Regno. Ili ankaŭ tradukis el la Nederlanda la libreton La virino en la Judismo, kiu aperis ĉe VoKo.