Johano Mikaelo Brutus

Johano Mikaelo Brutus hungare János Mihály Brutus estis italdevena hungara humanista historiisto en kortego de Stefano Báthory naskiĝinta en Venecio en 1517 kaj mortinta en Gyulafehérvár la 16-an de majo 1592.

Kariero redakti

Brutus studis en Padovo kaj li iĝis june monaĥo de ordeno de Aŭgustenanoj. Li elpaŝis el ordeno kaj pro la inkvizicio forfuĝis. Ekde 1574 li estis la historiisto de Stefano Báthori en Transilvanujo kaj poste en Pollando kaj komisiite de reganto li verkis la daŭrigon de la hungara historio de Antonio Bonfini ekde 1490.

Verko redakti

  • Rerum Ungaricarum libri (1490-552); ĝia fino perdiĝis; eldonis ĝin kun biografio Toldy Ferenc, parte Nagy Iván titolite B. J. M... Magyar históriája, I-III. Pest, 1863. Bp., 1876. Monum. Hung. Hist. 2. oszt. 12-24. k.).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon