John McCormick (politik-sciencisto)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri brita politik-sciencisto vivanta en Usono. Por informoj pri aliaj samnomaj homoj, vidu la artikolon John McCormick.

John McCORMICK estas brita sciencisto pri politiko kaj nun tenas la katedron Jean Monnet pri eŭrop-unia politiko de la Indianaa Universitato/Purdue-Universitato en Indianapolis. Inter 2001 kaj 2008 li estris sian tiean fakon.

John

profesoro pri politika scienco
Persona informo
Naskiĝo 30-a de novembro 1954
en Ilfracombe (Britio)
Lingvoj angla
Loĝloko Indianapolo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Rhodes
Okupo
Okupo politikologo
vdr

McCormick studis ĉe Universitato Rhodes en Sud-Afriko, ĉe la Universitata Kolegio Londono en Britio kaj ĉe la Indianaa Universitato, unu el la tenantoj de lia nuna agejo.

En 2007 McCormick publikigis libron kun la titolo The European Superpower (la eŭropa superpotenco), en kiu li diras, ke la ekesto de Eŭropa Unio kiel politika potenco ŝanĝis la internacian signifon de politika potenco. En sia libro Europeanism (eŭropismo), aperinta en 2010, li provas skizi la komunajn valorojn kaj normojn de eŭropanoj.

Eksteraj ligiloj redakti