John Williams (saksofonisto)

John Williams (naskiĝis la 13-an de aprilo 1905 en Memphis (Tenesio); mortodato ne konata) estis usona klarnetisto kaj aldosaksofonisto de ĵazo (svingostilo).

John Williams
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1905 (1905-04-13)
en Memphis
Morto 24-an de novembro 1996 (1996-11-24) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto • saksofonisto
vdr

John Williams estis sininstruinto kaj komencis sian muzikistan karieron en la bando de Paul Banks, direktis ekde 1924 ĝis 1928 propran bandon kaj akompanis la vodevilo-ensemblon „Seymour and Jeanette“ en Pittsburgh. Ekde 1928 ĝis 1939 li muzikis kune kun sia edzino, pianistino Mary Lou Williams, en la bando de Andy Kirk en Kansasurbo, retiriĝis poste dumtempe el la muziknegoco kaj iris al Cootie Williams. Post tio Williams forlasis la jazmedion.

Konsultlibra noto redakti