Jorcas [ĤORkas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Jorcas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44156
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 0° 45′ U (mapo)40.5430696-0.75274020000001Koordinatoj: 40° 33′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 357 m [+]
Areo 26,196361 km² ( 261 9.6 361 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jorcas (Provinco Teruelo)
Jorcas (Provinco Teruelo)
DEC
Jorcas
Jorcas
Situo de Jorcas
Jorcas (Hispanio)
Jorcas (Hispanio)
DEC
Jorcas
Jorcas
Situo de Jorcas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jorcas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Restaĵoj de la kastelo.
 
Urbodomo.

Ĝi estas je 52 km nordoriente de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas iom oriente de Ababuj. Geografiaj elementoj estas la ravino Regajo. La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Alfambra, kiu limas kun Aguilar del Alfambra, kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1180 msm.[1]

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

La strategia loko inter montoj helpis la starigon de kastelo, kiu estis donita al Sanĉo la 7-a de Navaro en 1214. La preĝejo estis konstruita en la 16-a jarcento, kun unusola navo, plurlatera absido kaj stelformaj volboj, poste ornamitaj ĉirkaŭ 1746, per rokoka ornamado. La urbodomo estis konstruita en 1797.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Jorcas oni malaltiĝis ĝis nunaj 34 loĝantoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, restaĵoj de la kastelo kaj du ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj redakti