José CAROCCA LAFLOR [hoSE kaROka laFLOR] (10-an de decembro 1897, Vallenar - 16-an de aprilo, 1966, Santiago de Ĉilio) estis ĉilia skulptisto.

José Carocca
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1897 (1897-12-10)
en Vallenar
Morto 16-an de aprilo 1966 (1966-04-16) (68-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Ŝtataneco ĉilia
vdr

Vivo redakti

 
Busto de José Carocca Laflor en Vallenar.

De sia infaneco li montris kapablojn pri artoj. Fininte siajn mezajn studojn en la urbo Copiapó, li aliĝis al la Akademio de Pentrado en la urbo Santiago. Tie li estis studento de Virginio Arias, kies helpanto li iĝis, kaj de Simón González

Unu el la verkoj, kiujn li efektivigis kun sia instruanto Virginio Arias, estis la surĉevala statuo de Generalo Manuel Baquedano en Santiago kaj la Monumento por la Herooj de Iquique en la urbo Santiago.[1]

Li faris diversajn skulptaĵojn komisiitajn de unuopuloj tra tuta Ĉilio kaj en kelkaj najbarlandoj. Li ankaŭ faris kelkajn verkojn komisie de la registaro de Ĉilio, kiu krome akiris parton de liaj verkoj.

En 1952 li gajnis la konkurson faritan en la urbo Punta Arenas, regiono Magallanes, por la starigo de statuo honore al la patruja eminentulo Bernardo O'Higgins, kiu troviĝas ĝis nun en tiu urbo, en la mezvoja zono de Avenida Independencia ĉe la vojkruciĝo kun 21 de Mayo.

Li verkis per ŝtono, fandita bronzo, kaj betono skulptaĵojn por monumentaj celoj. Li speciale kreis kelkajn skulptoverkojn situantajn en tomboj kaj maŭzoleoj de kelkaj tombejoj; nur en la Ĝenerala Tombejo de Santiago oni trovas 25.

Li krome faris multajn publikajn memortabulojn, premiajn statuetojn, ornamojn, kaj memormedalojn.

Li estis membro kaj samtempe direktoro de la Nacia Belarta Societo, kie ankaŭ funkciis lia metiejo, kaj direktoro de la Lernejo de Aplikataj Artoj.

Li ankaŭ estis elstara direktoro de presitaj komunikiloj en Coquimbo, Vallenar, kaj Copiapó.

Li forpasis en Santiago la 16-an de aprilo de 1966 pro cerba infarkto. Oni faris la mortvigilon ĉe la Nacia Belarta Societo en la Palaco La Alhambra, en la urbo Santiago.

Elstaraj verkoj redakti

 
Monumento por La Vendimia, situanta en Vallenar.
 
Monumento por la Herooj de Iquique en Santiago.

Referencoj redakti

  1. Museo Nacional de Bellas Artes (s. d.). José Carocca Laflor. http://www.artistasplasticoschilenos.cl.+Alirita 27-an de novembro de 2015.