Josef Fousek
ĉeĥa esperantisto
Josef Fousek (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1881 en Hostím - mortis la 2-an de septembro 1973 en Přelouč) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.
Josef Fousek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1881 |
Morto | 2-an de septembro 1973 (92-jaraĝa) en Přelouč |
Lingvoj | ĉeĥa • Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto advokato |
Li laboris kiel advokato en Přelouč.
Muzike li kunlaboris kun Tomáš Pumpr ĉe opertradukoj, mem tradukadis kantojn kiel funda konanto de muzik-scienco kaj teorio versofara, de natura melodio de la lingvo kaj principoj de melodio, aŭtoro de eseo "Jak překládati zpěv" (Kiel traduki kantojn) trovebla en ESPERANTISTA, Praha, 8/1948, p. 45.