Josef Friedrich

ĉeĥa esperantisto

Josef FRIEDRICH (fridriĥ) (naskiĝis en la 13-a de januaro 1890 en Kroměříž - mortis la 17-an de decembro 1968 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, fervoja konsilisto en Košice (Kassa), komitatano kaj prezidanto de ĈAE, honora prezidanto de Esperantista klubo de Brno.

Josef Friedrich
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1890 (1890-01-13)
en Kroměříž
Morto 17-an de decembro 1968 (1968-12-17) (78-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 13107
vdr
Sesdekjara Josef Friedrich kun sia filino Janinka

Esperantisto ekde 1906, do depost sia 16-a jaro. En 1907 li forveturis al Francio kiel legionano. Li kunfondis Esperanto-Societon en Olomouc 1911, estis unu el la fondintoj de Moraviaj Esperanto-Pioniroj, kiam li kun Jaroslav Mastný eldonis glumarkojn kun tekstoj el la verkaro de Komenio. Dum la unua mondmilito li vivis kiel militkaptito en Berezovka (orienta Siberio) kun Julio Baghy.

Depost 1919 gvidis la Esperanto-laboron en Košice (grupfondo en 1922) kaj en orienta Slovakujo, ĉar li fariĝis fervojista juristo en Košice. De tie li gvidis Esperanto-aranĝojn de tutŝtata signifo. Tie ankaŭ mortis lia edzino Emmy Friedrichová la 17-an de oktobro 1930. En 1933 li ellaboris projekton de nova statuto de ĈAE laŭ postulo de la komitato, kies membro li estis kiel kasisto. Li organizis plurajn prelegvojaĝojn al fremdlandaj esperantistoj kaj gvidis karavanajn vizitojn al eksterlando. En 1934, 1935 kaj 1936 sub lia gvido fervojistoj vizitis Rumanujon kaj Nederlandon, po kelkaj dekoj da personoj. Li planis prepari ion similan ankaŭ por ne-fervojistoj kaj eĉ por neesperantistoj, sed post eldono de koncernaj prospektoj „Al nordo“ en 1938 venis milito.

En 1939 germanaj faŝistoj okupaciis Ĉeĥoslovakion kaj dividis ĝin je Protektorato Bohemio kaj Moravio, Slovaka ŝtato kaj Karpata Rutenio. Ĉeĥoj vivantaj en Slovakio devis reveni en la protektoraton. Josef Friedrich transloĝiĝis al Brno kiel supera konsilisto de la ŝtata fervojo. ĈAE devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj el la komitato devis eksiĝi pluraj homoj. La 16-an de septembro 1939 la asocia kunveno elektis novan komitaton, Josef Friedrich akceptis la funkcion de prezidanto. En 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion.

Post la milito li plurfoje rakontis en la klubejo de Brno pri siaj eksterlandaj vojaĝoj kaj kontribuis tiel al la kluba programo ĝis 1965 per 25 prelegoj.

En 1950 li estis prezidanto de komitato, kiu organizis la tutŝtatan kongreson de ĉeĥoslovakaj esperantistoj en Brno.

Fontoj redakti

  • Starto 1/1969, p. 8 - nekrologo indikas mortodaton 17.12.1968
  • Bulteno de EK Brno, 1/1969, p. 3-4, nekrologo indikas mortodaton 17.12.1968, entombigo okazis 21.12.1968, do li ne povis morti 27.12.1968, kiel indikas aliaj fontoj
  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983, p. 240 indikas mortodaton 1968-12-27 (redaktis Jan Werner)
  • Jaroslav Mařík: Kiu kiam?, Saarbrücken 1987, p. 22 indikas mortodaton 1968-12-27
  • Progreso 6/1930, p. 68 (informo pri morto de lia edzino)