Juan Carlos Ruiz Sierra

Juan Carlos RUIZ SIERRA (Peñarroya-Pueblonuevo, 1953- Madrido, 1-a de februaro 1997) estis hispana esperantisto.

Li estis profesie mininĝeniero, kaj profesoro en la madrida Altlernejo pri tiu metio. En 1977 li editoris la klasikan libron de Gaspar de Morales: "De las virtudes y propiedades maravillosas de las piedras preciosas" (Pri la virtoj kaj mirindaj proprecoj de la juvelaj ŝtonoj), unue presitan en la jaro 1598.

Juan Carlos Ruiz esperantistiĝis en 1977, kaj de tiam fariĝis unu el la motoroj de la hispana movado, speciale la Madrida. Li estis 8 jarojn prezidanto de Madrida Esperanto-Liceo kaj restas memorata ankaŭ kiel LKK-ano de la 78-a UK en Valencio (1993).

Li kunverkis kun Gian Carlo Fighiera la libron "Datos acerca del movimiento esperantista: (1887-1993)" (1993)