Juan Félix Alchera

Juan Félix ALCHERA (naskiĝis en 1915, mortis la 2-an de julio 1997) lernis Esperanton dum la infanaĝo, pro konsilo de lia onklo en la Argentina ĉefurbo, Bonaero. Kiam juna, li laboris je la komerca floto kaj vojaĝis tra la mondo. Li haltis navigadi ekde la jaro 1942, pli malpli, kiam lia ŝipo estis dronigita per germana submarŝipo. Li estis alportita ĝis la Ferooj kie li ricevis varmajn vestojn. Poste, alia milita brita ŝipo alportis lin ĝis la milita haveno Scapa Flow. Finfine, li atingis Glasgovon, kie li renkontis multajn skotlandanajn esperantistojn, kiuj zorgis pri li dum kelkaj monatoj.

Kiam Johano revenis al Argentino, li preparis kaj vendis ĉapelojn kaj vestojn por kamparanoj je la butiko “El Chambergo”. Samtempe, li estis aktiva delegito en la urbo 25 de Mayo kaj fakdelegito pri radioamatorismo, la Internacia Ligo por Esperantistaj Radioamatoroj (ILERA). Li partoprenis ĉiusemajne en la Sudamerika kaj Europa rondoj, kiam ankoraŭ ne estis la Tutmonda Reto, kaj helpis kun la ILERA-bulteno. Kun li ankaŭ la edzino Susi, mortinta antaŭ li, kaj liaj filoj Victor kaj Jorge Rafael en la familio parolis Esperanton.