Ponto de Judita

(Alidirektita el Judit-ponto)

Ponto de Judita situis norde de la hodiaŭa praga Ponto de Karolo, oni konstruis ĝin inter 1158-72, dum regado de Vladislavo la 1-a. Oni nomumis la ponton laŭ edzino de la reĝo. La ponto estis la unua ŝtona ponto sur la Vultavo kaj la tria ŝtona ponto en Mez-Eŭropo post la ponto sur Elbo de Dresdeno, kaj ppost la regensburga danuba ponto.

Ponto de Judita
Juditin most
former bridge
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Situo
Geografia situo 50° 5′ 11″ N, 14° 24′ 43″ O (mapo)50.08638888888914.411944444444Koordinatoj: 50° 5′ 11″ N, 14° 24′ 43″ O (mapo)
Ponto de Judita (Prago)
Ponto de Judita (Prago)
DEC
Ponto de Judita
Ponto de Judita
Situo de Ponto de Judita
Map
Ponto de Judita
Parto de Malnova Urbo vd
vdr

La ponto longis 520 metrojn kaj larĝis 6,8m.

La ponton detruis la inundo de 1342, postrestis nur la bordaj turoj. La etflanka turo apud la turo de la Karola ponto estas ankaŭ hodiaŭ videbla, la malnovurba turo estis enkonstruita en konstruaĵojn sur ties iama loko. La unua arko de la ponto kaj iu barba ulo sur tiu estas videbla eĉ hodiaŭ (verŝajne Kristo sur tuko de Veroniko).