Julia LITVINOVA, naskiĝis en Moskvo. Ŝi tie finis la universitaton kun specialistiĝo pri germana filologio. Ŝi loĝas en Belgio ekde 2003. Klasika arta klerigado (mandesegnado kaj pentrado, historio de artoj) kaj studoj de modernaj aspektigaj programoj (Adobe Creative Suite, QuarkXPress) estis bezonataj por el hobia grafikistino iĝi profesia. Julia Litvinova de 2005 laboras kiel grafikistino por Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj inter aliaj aspektigis la kovrilojn de FEL-libroj. Krom la esperantlingvaj eldonoj ŝi aspektigas ankaŭ anoncojn, afiŝojn, katalogojn, vestaĵojn kaj eĉ aŭtojn ... por turisma firmao en Gento. Ekde junio 2008 ŝi estas la grafika respondeculo de la magazino Monato.

Julia Litvinova
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr