Julio Camillo Bellache
Julio Camillo Bellache (Parizo, 1an de majo 1836 - Curitiba, 28an de aŭgusto 1895) estis brazila entreprenisto, de franca deveno[1][2].
Julio Camillo Bellache | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1836 |
Morto | 28-an de aŭgusto 1895 (59-jara) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto |
Julio Camillo Bellache naskiĝis en Parizo, Francio, la 1an de majo, 1836. Li elmigris al Brazilo, kie li edziĝis kun aŭstra enmigrinto Katharina Johanna Francisca Sprenger, naskita la 12an de junio 1844, en Elmen, en Tirola regiono, Aŭstrio. Kune ili havis kvar gefilojn: Karolo, Julio, Paulina kaj Rosina. Li disvolvis plurajn komercajn aktivecojn, posedante aparataro-vendejon, mercerejon, legom-vendejon kaj tanejon. Li estis unu el la direktoroj de Curitiba Enmigrado Societo. Li forpasis en Curitiba, la 28an de aŭgusto 1895.