Guadalupa junkulo

(Alidirektita el Junco insularis)

La Guadalupa junkulo, Junco hyemalis insularis, estas specio de la junkuloj aŭ junco, genro de malgrandaj grizecaj Amerikaj paseroj. Ĝi estas endemia de la Insulo Guadalupe ĉe la marbordo de Pacifiko en Meksiko. Ĝi estas ofte konsiderata subspecio de la Vintroemberizo, ekzemple fare de la IUCN kiu disigis tiujn taksonojn en la Ruĝa Listo de 2008 .[1] Aliaj fonto traktas ĝin kiel distinga specio Junco insularis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Guadalupa junkulo
Guadalupa junkulo
Guadalupa junkulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Junco
Specio: J. insularis
Junco insularis
(Ridgway, 1876)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto kaj ekologio redakti

Tiu membro de la grupo de la Amerikaj paseroj havas senkoloran grizecan kapon kun griza beko kaj brunecaj supraj partoj. Ties flugiloj kaj vosto estas nigrecaj, kvankam la vosto havas blankajn bordojn. Ties subaj partoj estas blankaj kun ruĝeca bordo plumopinte. Ĝi elsendas altatonana akran sik kaj longan serion de disigecaj notoj.

Tiu birdo nuntempe troviĝas precipe en la cipresejoj de Cupressus guadalupensis en la insulo de Guadalupe, kun kelkaj birdoj en la resto de la arbaroj de Guadalupa pino. Ĉirkaŭ 1900 ili uzis preskaŭ ĉiun ajn habitaton por reproduktado. La teritorio okupis la tutan insulon por manĝado kaj same ankoraŭ teorie, sed fakte ekzistas nur kelkaj aroj. Atestilo de la adapteco de tiu junkulo estas la fakto ke nune kelkaj birdoj reproduktiĝas ĉe marbordo en plantejoj de tabako de neiindiĝena Nicotiana glauca ĉar tiu estas sufiĉe densa por havigi protekton el katoj.[2]

La reprodukta sezono estas el februaro al junio. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn en diketa nesto de sekigitaj herbotigoj, kiu estas ĉu en grunda truo aŭ en plej malaltaj branĉoj de arbo. La ovoj estas verdecblankaj kun ruĝecbrunaj punkntoj. Se estas sufiĉa manĝodisponeblo, la birdoj ŝajne reproduktiĝas dufoje jare.[3]

Malpliiĝo al preskaŭ formorto redakti

Tiu birdo estis iam abunda, sed nune nur 50-100 plenkreskuloj survivas. Kaproj enmetitaj por havigi manĝon al fiŝkaptistoj kaj por industrio meze de la 19a jarcento iĝis sovaĝaj kaj travivis la tutan insulon fine de la 19a jarcento, kun pli da 4 kaproj/ha ĉirkaŭ la 1870-aj jaroj.[4] Ankaŭ sovaĝaj katoj multobliĝis, kaj la habitato estis detruita de kaproj kaj katoj danĝerege por la endemia faŭno.[5] En 1897, Kaeding trovis la specion de la Guadalupa junkulo "abunda", sed jam malpliiĝis pro katopredado.[6] Anthony resumis 10 jarojn de diversaj vizitoj en 1901 notante ke

"...junkuloj estas malrapide sed ĉerte iĝante malabundaj."[5]

Li kulpis la interagadon de kaproj, habitatodetruo kaj katoj, detruante la proprajn birdojn.

Wilmot W. Brown, H. W. Marsden kaj Ignacio Oroso studveturis Guadalupon maje kaj junie de 1906, kaj kolektis nombrajn birdospecimenojn por la Thayer Museum – inter tiuj "granda serio" de junkuloj.[7] Ili trovis la junkulon "abunda" sed spite la predado fare de katoj ankoraŭ estis "tre maltimema, fidema birdeto" – alivorte nekonscia de predantoj.

La sovaĝaj kaproj estis ekstermitaj en 2006 fare de la Grupo de Ecologia y Conservacion de Islas, [1] kio permesis rimarkindan regeneradon de la indiĝena flaŭro. La insulo ĵus estis protektita kiel biosfera rezervejo denove kontraŭ la menciitaj grupoj. Dum la habitato regeneriĝas kaj ĉefe se la planita forigo de la katoj plenumiĝas, la restantaj junkuloj povos trovi pli protektitajn reprodukto- kaj manĝo-lokojn. La futuro de la Guadalupa junkulo ŝajnas pli bona ol ĉiam dum la lasta jarcento, kvankam ĝi estas ankoraŭ proksima al formorto kaj povus esti neniigita pro iu ajn katastrofo kia violenta ŝtormo aŭ enmetita malsano. Kiel notite supre, en 2008 la IUCN ĉesis listigi tiun birdon en sia Ruĝa Listo, kiu enhavas nur distingajn speciojn.[1] Antaŭe ĝi estis listita kiel Draste Endanĝerita.[8]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 BLI (2008a,b)
  2. Thayer & Bangs (1908), BLI (2004)
  3. Kaeding (1905), Thayer & Bangs (1908)
  4. León de la Luz et al. (2003)
  5. 5,0 5,1 Anthony (1901)
  6. Kaeding (1905)
  7. Tio ne estis defendebla; sed certe pli maldece estas ke ili mortpafis "serion de Brustornamaj pegoj" kaj kolektis 6 ovarojn de tiu endemia subspecio. La Gvadalupa brustornama pego Colaptes auratus/cafer rufipileus formortis ĉirkaŭ 1910 nur post jarkvino.
  8. BLI (2004)

Fontoj redakti