Junta de Traslaloma
Junta de Traslaloma [ĤUNta detraslaLOma] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Junta de Traslaloma povas esti komprenebla etimologie kiel Konsilio de Malantaŭ la Monteto.
Junta de Traslaloma | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09514 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 124 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 2′ N, 3° 23′ U (mapo)43.036944444444-3.3894444444444Koordinatoj: 43° 2′ N, 3° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 695 m [+] | ||
Areo | 75,81 km² (7 581 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Junta de Traslaloma [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 75,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 123 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 100 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Estas kverkoj, juniperoj kaj pinoj. La municipo enhavas naŭ loĝlokojn, nome la jenaj: Castrobarto (kiu estas ĉefurbo), Colina, Cubillos, Las Eras, Lastras de las Eras, Tabliega, Villalacre, Villatarás kaj Villaventín.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
En 1887, la municipo Junta de Traslaloma aligis Villalacre kaj Villaventín.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la popola arkitekturo kaj ĉiuj preĝejoj montras elementojn romanikajn kaj gotikajn.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redaktiBibliografio
redakti- Villasante Ortega, Ángel (2003): La Junta de Traslaloma y sus pueblos. Ayuntamiento de la Junta de Traslaloma. Burgos.