Junulara Renkontiĝo de Nordoriento

La Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, aǔ JRN, estas renkontiĝo, kiu okazas en nordorienta parto de Brazilo. Ĝis nun ĝi okazis trifoje. La celo de la renkontiĝo estas kunigi junulon de nordorienta parto de la lando.

Historio redakti

La unua JRN okazis en Natalo-RN kie ĉeestis 18 homoj en 2009, la dua okazis en Kaǔkajo-CE, kie ĉeestis 17 homoj en 2010, la tria okazis en Pocinhos-PB kie ĉeestis 15 homoj en 2012. En 2013 kaj 2014 ne okazis JRN i.a. pro aliaj aranĝoj, kiuj okazis en la nordorienta parto de Brazilo, inter ili IJK 2014. En 2016, ĝi denove okazis en Barra de São Miguel - AL, kie ĉeestis 14 homoj.