Jurisdicción de San Zadornil

Jurisdicción de San Zadornil [ĥurisdikZJON desanzadorNIL] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Jurisdicción de San Zadornil povas esti komprenebla etimologie kiel Jurisdikcio de Sankta Saturnino.

Jurisdicción de San Zadornil
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 01427
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 51′ N, 3° 9′ U (mapo)42.842777777778-3.1563888888889Koordinatoj: 42° 51′ N, 3° 9′ U (mapo) [+]
Alto 658 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jurisdicción de San Zadornil (Provinco Burgoso)
Jurisdicción de San Zadornil (Provinco Burgoso)
DEC
Jurisdicción de San Zadornil
Jurisdicción de San Zadornil
Situo de Jurisdicción de San Zadornil
Jurisdicción de San Zadornil (Hispanio)
Jurisdicción de San Zadornil (Hispanio)
DEC
Jurisdicción de San Zadornil
Jurisdicción de San Zadornil
Situo de Jurisdicción de San Zadornil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jurisdicción de San Zadornil [+]
vdr

Geografio redakti

 
Romanika preĝejo de Sankta Saturnino en San Zadornil.
 
Strato en San Zadornil.
 
San Millán de San Zadornil.
 
Preĝejo de Villafría de San Zadornil.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas kvar loĝlokojn nome San Zadornil (ĉefurbo), Arroyo de San Zadornil, San Millán de San Zadornil kaj Villafría de San Zadornil, okupas totalan areon de 30,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 62 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 44 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 100 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipo estas en la Natura Parko Montes Obarenes-San Zadornil, kiu protektas densajn arbarojn de fagoj, kverkoj kaj pinoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti