Justa Chess estas elektronika libro en Esperanto, romaneto por knaboj, tradukita de Petr Tomašovský. Tio estas traduko de ĉeĥa libro Spravedlivý Chess, kiun verkis ĉeĥa verkisto Vláďa Zíka en la jaro 1939. La bitlibra versio havas 208 paĝojn, ĝi estis tradukita en la jaro 1990, en la jaro 2003 ĝi estis aranĝita de Franko Luin, kiu aperigis ĝin en eLibrejo en la jaro 2003.

Justa Chess
Origine Spravedlivý Chess
Justa Chess
Elektronika libro en Esperanto
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Origina lingvo ĉeĥa lingvo
Lingvo Esperanto
Eldonado
Trajtoj
Ĝenro romaneto por knaboj
Tradukado
Tradukinto Petr Tomašovský
Eldonjaro de tradukita versio 2003
Eldoninto de tradukita versio Inko
Paĝoj de tradukita versio 208
ISBN de tradukita versio ISBN 91-7303-185-2
Komento kaj noto
Noto elektronika libro
vdr

La bitlibro estas rete alŝutebla[1].

La agado de la libro okazas en Usono en Kentucky, en Sierra Nevada kaj ties ĉirkaŭaĵo dum tempo de Orimpetego.

Enhavo de la libro redakti

Unua parto redakti

  1. Dio mia, kion ni faris al vi?!
  2. Mi estas nur knabo, sed mi venkos vin ĉiujn! - Chess Ryen prezentas sin
  3. La ekesto de Justa Chess Ryen
  4. Survoje - Spuroj en herbejo - Atakita farmo
  5. Sovaĝa rivero - Trinkejo ĉe la rivero - Oro

Dua parto redakti

  1. Sinjoro Smith prezentas sin - Nokte estas ĉiuj katoj nigraj - Malebligita atako
  2. Sinjoro Smith planas - Pli poste li tremas - Mi povas bezoni vin!
  3. Maltrankviliga letero - Smith traktas kaj li estas batata
  4. Geheno komenciĝas - Pafado en la nokto - Dio mia, kie estas Josefino
  5. Alvarez ne cedos - Oni konstruas digon
  6. Smith faras dispoziciojn - Magie ekkomprenas - Knaboj, ni rajdos por trinki!
  7. Smith furiozas - Averto
  8. La maŝo kuntiriĝas - Jack agas
  9. Stranga vizito - Kaj vizito ankoraŭ pli stranga
  10. Tio estas li! - La lasta fuĝo
  11. La juĝo - Adiaŭo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti