Jutta Leerdam
Jutta Monica Leerdam ('s-Gravenzande, 30-an de decembro 1998) estas nederlanda sketistino. En 2019 ŝi sketas por la teamo Reggeborgh.
Jutta Leerdam | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1998 (26-jaraĝa) en 's-Gravenzande |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Koen Verweij (en) ![]() Jake Paul (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | rapidsketisto ![]() |
En la sezono 2016/2017 ŝi gajnis la mondotitolon allround (ĉiuflanka) dum la Mondĉampioneco sketado por junuloj en 2017 sur la sketejo de Helsinki. Fine de 2017 ŝi partoprenis en la Olimpika kvalifika turniro rapidsketado Nederlando por la 500 m sed ne kvalifikiĝis por partopreno al la Vintra Olimpiko 2018.
Komence de novembro 2018 ŝi kvalifikiĝis je la 500 kaj 1000 metroj por la unuaj kvar mondpokalkonkursoj.[1] Pliposte en la sezono ŝi gajnis la nederlandan ĉampionecon Sprinton.
Je la 12-a de januaro 2020 ŝi fariĝis eŭropa ĉampiono por la 1000 m en la Thialf stadiono de Heerenveen.
Persona vivo
redaktiLeerdam havas rilaton kun sketisto Koen Verweij.[2]
Personaj rekordoj
redakti- 500 m 37,83 sek. (27-an de januaro 2019 en Heerenveen)
- 1000 m 1:13,67 min. (12-an de januaro 2020 en Heerenveen)
- 1500 m 1:54,31 min. (9-an de marto 2018 en Salt Lake City)
- 3000 m 4:05,19 min. (10-an de marto 2018 en Salt Lake City)
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj (angle)
- Fejsbuko
- Profilo de Jutta Leerdam je schaatsstatistieken.nl'
Referencoj
redakti- ↑ Jutta Leerdam: 'Koen is een goede leermeester voor me', schaatsen.nl, 4 november 2018
- ↑ Westlandse schaatsster Jutta Leerdam verovert hart Koen Verweij Algemeen Dagblad, 24 mei 2017