PAPP Kálmán (1893- mortis la 22-an de novembro 1969) estis hungara esperantisto en urbo Debrecen.

Post la unua mondmilito en ruslanda militkapteco li alproprigis la internacian lingvon. Jam en la militkapteco kaj ankaŭ hejme, post la liberiĝo li gvidis Esperanto-kursojn. En Debrecen li organizis en la jaro 1966 la Pedagogan Esperanto-Fakgrupon, kiun li prezidis ĝis sia morto, ĝis la 14-a de novembro 1966.

Kálmán PAPP estis signifa Esperanto-poeto kaj artotradukisto. Unu el liaj plej gravaj laboroj estis la tradukaĵo de la belega epika verko de János Arany. Krom tiu li multe tradukis el la hungara literaturo.

En liaj art-tradukaĵoj ni trovas aforismojn, psalmojn, glorkantojn, popolkantojn, kantojn de hungaraj komponistoj, ariojn.

Ĝis kiam mi fraŭlo estis (Mikor én még legény voltam; hungara popolkanto)

Ĝis kiam mi fraŭlo estis,
kun la voĉo mi modestis.
/:Mi nur kantis sen kuraĝo,
Tamen aŭdis la vilaĝo.:/

De kiam mi fraŭlo estas,
per voĉo mi ne modestas.
/:Kiel ajn mi laŭte kantas,
eĉ la hundo ne atentas.:/