Károly Békésy

ekonomia ĵurnalisto

Békésy Károly [pr. be:ke:ŝi] estis hungara ĵurnalisto, ekonomika verkisto naskiĝinta en Koloĵvaro en 1850 kaj mortinta en Kluĵo en decembro de 1938.

Kariero

redakti

Békésy finis juron en Koloĵvaro kaj Budapeŝto. Inter 1875 kaj 1881 li redaktis la politikan tagĵurnalon Kelet. Károly Békési eldonis kaj redaktis la Kolozsvári Közlöny (1882-1886). Békésy instruis en la Universitato de Koloĵvaro. Li estis unu el fondintoj kaj direktoro ĝis 1914 de la Erdélyrészi Iparfejlesztő Egyletnek (Unuiĝo Porevoluiga de Transilvanujo).

Verkoj

redakti
  • Kolozsvár közgazdasági múltja és jelene (Kolozsvár, 1889);
  • A társadalmi forradalom (Kolozsvár, 1890);
  • A természettudományi felfogás a politikában (Kolozsvár, 1893);
  • A választási rendszerről (Kolozsvár, 1896);
  • A szociológiáról (Kolozsvár, 1911).
  • Magyar Életrajzi Lexikon