VÉCSEY Károly, grafo (ve:ĉei ka:roj) estis hungara generalo, ĉambelano, unu el la 13 martiroj de Arad naskita en Pest 1807 kaj mortinta en Arad la 6-an de oktobro 1849.

Károly Vécsey
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1803 (1803-11-24)
en Rzeczniów
Morto 6-an de oktobro 1849 (1849-10-06) (45-jaraĝa)
en Arad
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro August von Vécsey
Okupo
Okupo soldato
vdr

Kariero redakti

Grafo Vécsey estis majoro en imperiestra armeo; en somero 1848 li oferis siajn servojn al la hungara registaro. La 12-an de oktobro 1848 li estis kolonelo, komandanto de la korpuso de Bácska, de 26-a de decembro generalo, en 1849 urbokomandanto de Nadjvarado. De 25-a de aprilo 1849 gvidanto de la militaro sieĝanta Aradon, kies fortikaĵon li okupis la 1-an de julio. Li senarmiĝis la 21-an de aŭgusto antaŭ la trupoj caraj. Haynau ekzekutigis lin.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]